Catégorie : ESPERANTO

EspEranto

‏الاسبرانتو لغة دلية, Esperantu, есперанто, 世界语, esperanton, espéranto, εσπεράντο, אספר טו, eszperanto, eszperantó, эсперанто, Eseperano, esperanto, Kiesperanto, าษาที่ประ ิษฐ์ขึ้นเพื่อใช้เป็น าษากลางในการสื่อสารระหว่างประเทศ ซึ่งรากศัพท์ส่วนใหญ่ , esperanto dili, tiếng etperantô, for esperanto

Nia nacio estas la tuta mondo,
Kaj nia familio estas la homaro.
Laboristoj emacipiĝas per mem laboro.

INTERNACIA LABORISTA ASOCIO – STATUTOJ

– I – ENKONDUKO La multjarcenta batalo inter ekspluatantoj kaj ekspluatatoj atingis minacan amplekson. La tutpotenca Kapitalo denove levas sian monstran kapon. Spite la internajn luktojn dissirantaj la kosmopolitajn burgaron kaj kapitalismon, ci-tiuj kreis belegajn kondicojn de rilatoj kiuj devas ebligi ilin lanci sin kun pliaj unueco kaj forto kontrau la proletaro kaj katenigi gin […]

MARKSO, BAKUNIN KAJ LA UNUA INTERNACIO (Internacia Laborista Asocio – ILA / AIT-IWA)

La malsamaj opinioj reprezentitaj de Karlo Markso kaj Mihail Bakunin pri tio, kio devus esti kaj kiel organizi la naskiĝantan laboristan movadon ne nur signis la propran disvolviĝon de la Unua Internacio, de la Internacia Laborista Asocio (ILA), sed ankaŭ estis esprimo de la du grandaj tendencoj, kiuj poste signos la vojon de la laborismo.

Unu estas la tiel nomita politika kaj aŭtoritatema tendenco de la socialismo, unue marksisma, poste socialdemokrata de la 2a Internacio, poste kaj fine, komunisma de la 3a Internacio, subtenita de Sovetio kaj ties subulo, la Ruĝa Sindikata Internacio. La alia estas la kontraŭaŭtoritatema, kolektivisma unue, anarkikomunisma poste, revolucia sindikatisma pli malfrue, kaj fine anarkisindikatisma. La internacia organizo de ĉi tiu dua tendenco estis ILA. Kreita je 1864 kaj rekonstruita en Berlino fine de 1922.

La kontraŭstaro pasis al la historio centrita ĉirkaŭ la figuroj de du el la maksimumaj reprezentantoj de ambaŭ tendencoj, ĝis tia grado, ke oni atribuas al ĝi ĉefan rolon pri la dekadenco kaj neniigo de la unua ILA. Nuntempe ĝi estigas multnombrajn verkojn en kiuj la estimojn kaj la malestimojn oni disdonas laŭ egalaj partoj, depende de la aŭtoro. Sufiĉas ekrigardi interreton.

14-a de julio 1989, 14-a de julio 2019

La pasintan 14an de julio ni festis la 230 jarojn de la Granda Revolucio. Ĉi tiun tagon de la 14-a de julio 1789 homoj de Parizo atakis la Bastilon (nomo de la malliberejo, kie la reĝo povis ĵeti homojn sen ia pravigo), batalu kun la gardistoj kaj komencis detrui ĝin. En Parizo, la Flavaj veŝtoj festis digne la memoron de ĉi tiu tago, kiu estigis mondan revolucio.

DIO KAJ DOLARO (La 11-an septembro 2001)

La 11-an septembro 2001

Militaro de dio aux de dolaro, unu arogemega, la aliaj multe ambiciema. Du megaemaj flankoj kiu interbatalas kun multege da anonimaj vivoj.

Unu el ili mortigas per aviadila bombado, per organizita sxtelado de la mondo, per mortigista blokuso : 30 000 mortuloj en ek-Jugoslavio sube la NATO-a bombado, 200 000 mortuloj per manko de rimedoj en Irakio. 30 milionoj da mortuloj de la VIH dank’al usona firmao kiu ne volas ellasi liajn brevtojn. Cxiutage 40 000 infanoj mortas malsate aux malsane. Estas alvoko al malamo, invito al mortigo.

La aliaj petrodolara regxisteto aux diktatoristo sen lando, nutrigxas per senesperuloj, de iliaj mizeroj, de iliaj suferoj. Ili fabrikas mortigistarojn, promesente la eternan miragxon : paradizo plenigita de mortiguloj

« Page précédente